[K. Sargsyan]
Mi ektradukis TED-prezentaĵojn
post parolado de William Kamkwamba
pri la maniero plenumi siajn revojn.
Mi parolis pri tiu prezentado
kun mia filo.
Li ne povis kredi min.
Li diris: "Sed li forlasis la lernejon."
"Ne scipovante la anglan,
kiel li farus tion?"
Mi do diris, ke mi tradukos tion.
Mi volas, ke li legu ĉiun vorton.
[W. Davis] Lingvo estas ne
nur aro da vortoj
aŭ aro da gramatikaj reguloj.
Lingvo estas la brilo
de la homa spirito.
Ĝi estas veturilo, per kiu la animo
de ĉiu aparta kulturo
venas en la materian mondon.
Ĉio, kion ni faras ĉe TED
orientiĝas laŭ la sama celo,
kiu estas: disvastigi ideojn.
Kaj se via celo estas
disvastigi ideojn, iam
frapos vin la fakto,
ke vi parolas nur angle.
La vera esenco de tio, kion ni faras
rilatas al konektiĝo.
Estas granda nombro da homoj,
kiuj povas partopreni en la pretigo
de pli bona estonteco por ĉiuj.
Mi estus freneza preterlasi ilin.
[K. Aparta] Mi skribis al ili por diri,
ke tiuj paroladoj havu ekrantekstojn
por surduloj, kaj tradukojn
por homoj en aliaj landoj.
Tie nepre estas iu,
kiu pasiiĝas pri aparta prezentado
kaj volas, ke ekzistu ekrantekstoj
en ties propra lingvo.
Mi ektradukis por mia fratino.
Ŝi loĝas kun miaj gepatroj
en tre malgranda urbo en Kazaĥio
de kie mi devenas.
Ŝi ne havas multajn rimedojn
por esplori la mondon.
Sed poste mi rimarkis,
ke temas ne nur pri mia familio.
Ĉiu, kiu parolas la uzbekan
povus profiti de tio.
[M. Pagel] Same kiel flugiloj
malfermis la aerspacon al birdoj,
la lingvo malfermis al homoj
la spacon de kunlaborado.
Ĉiuj niaj prelegantoj
estas pioniroj en sia fako
kaj sekve pioniroj de la lingvo,
do multaj terminoj, kiujn ili uzas
ne troveblas en vortaro.
Fakte necesas multe da esplorado
por precize traduki TED-prezentaĵon.
Depende de sia fakeco,
kaj vortoj esplorendaj
traduko povas bezoni 10 horojn.
Mi serĉas kaj legas pri la parolanto
kaj pri ties libroj
por kompreni la tutan kuntekston.
Danke al tiu tradukantaro
ni subite kapablas trovi
la plej grandiozajn ideojn
de parolantoj ajnalingvaj
kaj venigi ilin
en la angloparolantan mondon.
kaj transe
kaj tiele montri, ke nenio
estas pli tralasema ol limoj -
kaj ke ideoj ne havas limojn.
Mi tradukas volante, ke tiuj ideoj
estu alireblaj por pli da homoj.
Estas malavara ago
de multaj homoj
simple kundividi sciojn.
Inspiri homojn,
doni esperon al iuj homoj.
Tio ŝanĝas amason da aferoj en la mondo.