< Return to Video

TITOLO: Trang Ho prezentas "Tatoeba" ĉe la "Drumbeat Paris" evento

  • 0:01 - 0:04
    Bone… do… mia projekto koncernas…
  • 0:04 - 0:06
    Mia projekto nomiĝas Tatoeba
  • 0:06 - 0:08
    kaj ĝi temas pri lernado de lingvoj.
  • 0:08 - 0:12
    Mallonge, ĝi estas vortaro de frazoj
  • 0:12 - 0:16
    multlingva, kunlabora kaj libera.
  • 0:16 - 0:20
    Do, kial vortaro de frazoj?
  • 0:20 - 0:22
    Oni certe devas distingi…
  • 0:22 - 0:25
    Ĝis nun, la normalaj vortaroj estas
  • 0:25 - 0:27
    vortaroj bazitaj sur vortoj.
  • 0:27 - 0:30
    Oni havas vortojn kaj la tradukon de tiu vorto
  • 0:30 - 0:32
    en fremda lingvo.
  • 0:32 - 0:34
    Kontraŭe, kio ege mankas
  • 0:34 - 0:35
    estas la ekzemplaj frazoj.
  • 0:36 - 0:37
    Oni ne ĉiam trovas
  • 0:37 - 0:40
    ekzemplajn frazojn kiam oni serĉas vorton.
  • 0:40 - 0:42
    Do, tion konstatinte mi volis krei ilon
  • 0:42 - 0:45
    kiu sin orientas laŭ la frazoj.
  • 0:45 - 0:47
    Do… io kiu kolektas multajn frazojn,
  • 0:47 - 0:49
    kaj kiu tradukas al aliaj lingvoj.
  • 0:49 - 0:52
    La dua aspekto: "multlingveco":
  • 0:52 - 0:54
    Tatoeba vere estas vortaro
  • 0:54 - 0:57
    de frazoj el multaj lingvoj.
  • 0:57 - 1:00
    En senco… multlingva.
  • 1:00 - 1:02
    Vi ne nur ricevas francan kaj angalan
  • 1:02 - 1:06
    poste hispanan kaj anglan, poste germanan kaj anglan.
  • 1:06 - 1:07
    Ĉiuj lingvoj vere
  • 1:07 - 1:08
    estas interkonektitaj.
  • 1:08 - 1:11
    Kiam iu aldonas frazon al sistemo,
  • 1:11 - 1:13
    ekzemple frazon… finnan,
  • 1:13 - 1:17
    kaj kiam iu alia ĝin tradukas al la angla
  • 1:17 - 1:19
    kaj kiam iu alia ĝin tradukas al la vjetnama,
  • 1:19 - 1:23
    tiam nedirekte vi ricevas ligilon finna-vjetnaman.
  • 1:23 - 1:27
    Do, vi ricevas konektojn de… vi tuj ricevas enhavon
  • 1:27 - 1:28
    aŭ parojn de lingvoj
  • 1:28 - 1:32
    kiuj estas ege… kies enhavo estas ege malfacile trovata
  • 1:32 - 1:35
    nuntempe en la reto.
  • 1:35 - 1:37
    Do ĉi tio estas la aspekto multlingveca;
  • 1:37 - 1:40
    poste estas la aspekto de "komuneco":
  • 1:40 - 1:45
    Kiel vi verŝajne divenis, ne estas io… kiu… ke finfine al celo estas konstrui
  • 1:45 - 1:48
    grandegan datumbazon da frazoj.
  • 1:48 - 1:53
    Tio ne estas farebla sole,
  • 1:53 - 1:55
    tio vere farendas de tuta komunumo.
  • 1:55 - 1:59
    Do, ĉiu ajn povas veni
  • 1:59 - 2:02
    aldoni frazojn, eĉ sen ilin traduki;
  • 2:02 - 2:04
    traduki frazojn kaj korekti la frazojn de la aliaj.
  • 2:04 - 2:07
    Cxar gxi estas kreita de uzantoj
  • 2:07 - 2:09
    la uzantoj ja kelkfoje eraras.
  • 2:09 - 2:12
    Do en la komunumo sin korektas unu la alia
  • 2:12 - 2:14
    Kaj lasta aĵo estas "libereco":
  • 2:14 - 2:17
    Tio signifas ke ĉiuj frazoj kiujn ni kolektas;
  • 2:17 - 2:20
    ili estas elŝuteblaj de ĉiu ajn.
  • 2:20 - 2:22
    Ili estas ŝanĝeblaj, sendube disdoneblaj.
  • 2:22 - 2:23
    Vi povas fari kion vi volas
  • 2:24 - 2:27
    portas Krea Komunaĵo permesilon.
  • 2:27 - 2:33
    La celo vere estas ke oni vidu aperi
  • 2:33 - 2:35
    novajn tipojn de iloj en la reto.
  • 2:35 - 2:37
    Novaj tipoj de iloj por la lernado de lingvoj.
  • 2:37 - 2:40
    Ĉar miaopinie en la momento
  • 2:40 - 2:43
    kio ekzistas ne estas la plej alta
  • 2:43 - 2:46
    de la potencialo cifereca kaj de la potencialo reta.
  • 2:46 - 2:48
    Kaj la problemo estas ke la datumbazoj
  • 2:48 - 2:51
    krudaj… ne ekzistas.
  • 2:51 - 2:53
    Do, neniu… ĉiu…
  • 2:53 - 2:55
    Iu kiu havus ideon vere genian
  • 2:55 - 2:57
    por fari ion genian
  • 2:57 - 2:58
    por la lernado de lingvoj
  • 2:58 - 3:01
    devus mem denove krei la tutan enhavon
  • 3:01 - 3:03
    kaj do mi volas fari tiun laboron por
  • 3:03 - 3:05
    ĝuste ebligi al tiuj havantaj
  • 3:05 - 3:07
    geniajn ideojn konstrui iliajn aplikaĵon
  • 3:07 - 3:11
    kaj plibonigi la reton por la lernado de lingvoj.
  • 3:11 - 3:13
Title:
TITOLO: Trang Ho prezentas "Tatoeba" ĉe la "Drumbeat Paris" evento
Video Language:
French

Esperanto subtitles

Revisions